1temperatur/o
temperaturo
↝ 
Fizika grando, karakterizanta la staton de termodinamika
ekvilibro de sistemo; perceptata kiel varmeco aŭ malvarmeco
kaj mezurata per termometro:
la averaĝaj temperaturoj jare estas 0°, kaj somere ne
superas 10°C
[1].
1.
José de N. Marques: Vojaĝo al
Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
- angle:
- temperature
- beloruse:
- тэмпэратура
- bulgare:
- температура
- ĉeĥe:
- teplota
- france:
- température
- germane:
- Temperatur
- hispane:
- temperatura
- hungare:
- hőmérséklet
- nederlande:
- temperatuur
- pole:
- temperatura
- portugale:
- temperatura
- ruse:
-
температура
- slovake:
- teplota
- svede:
- temperatur
alttemperatura
↝
Pli varma ol ordinare, varmega:
severa plenumado de ĉiuj higienaj postuloj (uzado de
malvarmigejoj, alt-temperatura kuirado, ktp)
[2].
2.
Vladimir Lemelev: Nova infekta
malsano postulanta internacian kunlaboron, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 17a
- beloruse:
- высокатэмпэратурны
- france:
- à haute température
- germane:
- Heiß- [ĝenerale], Hochtemperatur- [ekz-e ĉ teĥnikaj
procesoj], Fieber- [alta temp. de la homa korpo]
- hispane:
- alta temperatura
- hungare:
- magas
hőmérsékletű
- pole:
- wysokotemperaturowy
- portugale:
- em alta temperatura
- ruse:
- высокотемпературный
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.
alt~a:
Mankas dua fontindiko.