termik/a
termika
Rilata al varmo; varmoenergia, varmofenomena: hibridaj (termikaj/elektraj) veturiloj jam hodiaŭ estigas relative kredindan alternativon je la tradiciaj [1]; termika filmilo kapabla detekti kamuflitajn ĉeestojn [2]; la tuta marsa medio estas malamika al la homaro […] la tiea termika inercio estas multe pli malalta [3].
Rim.:
E. Wüster proponis ankaŭ la formojn
„varmoa“ kaj
„varmala“ (kun neologisma sufikso -al, kiu
devus substantivigi la radikon).
[Sergio Pokrovskij]

1.
Cristina Casella: Italio ― Alternativaj veturiloj
plimultiĝas, Monato, 2017/05, p. 22
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Imperio, strategoj kaj konflikoj
3. Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, Monato, 2010/08, p. 27
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Imperio, strategoj kaj konflikoj
3. Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, Monato, 2010/08, p. 27
- angle:
- thermic
- beloruse:
- цеплавы, тэрмічны
- ĉeĥe:
- tepelný, termický
- france:
- thermique
- germane:
- thermisch
- hispane:
- térmico, térmica
- hungare:
- hő-, termikus
- japane:
- 熱の [ねつの]
- katalune:
- tèrmic
- nederlande:
- thermisch
- pole:
- termiczny, cieplny
- ruse:
- тепловой, термический
- slovake:
- tepelný, termický
- svede:
- termisk
- ukraine:
- термічний, тепловий, термальний