Timor/o
Timoro
Orienta Timoro RLN (TL)
Ŝtato en sudorienta Azio en la insulo Timoro kun ĉefurbo Dilo; Respubliko Orienta Timoro, ĝis 1975 nomata Portugala Timoro, limanta kun Indonezio: la indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo [1]; lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj [2]; iuj landoj, kiuj sin trovis inter tiuj kun plej altaj indicoj pri infana mortokvanto en la mondo dum 1990 – inkluzive de Bangladeŝo, Butano […], Senegalo kaj Orienta Timoro – plibonigis la infanan postvivadon tiel multe, ke ili ne plu apartenas al tiu grupo [3].
1.
Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
3. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
2. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
3. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
- angle:
- East Timor, Timor-Leste, Democratic Republic of Timor-Leste
- beloruse:
- Усходні Тымор, Тымор-Лестэ
- bulgare:
- Източен Тимор
- france:
- Timor oriental
- germane:
- Osttimor, Demokratische Republik Timor-Leste
- indonezie:
- Timor Leste, Timor Timur
- japane:
- 東チモール [ひがしチモール]
- katalune:
- Timor Oriental, República Democràtica de Timor Oriental
- nederlande:
- Oost-Timor, Timor-Leste
- pole:
- Timor Wschodni, Demokratyczna Republika Timoru Wschodniego
- portugale:
- Timor-Leste
- ruse:
- Восточный Тимор
- ukraine:
- Східний Тимор