2tink/o

tinko   Vikipedio

ZOO Bongusta fiŝo vivanta surfunde de malrapidflua aŭ senflua nesala akvo, kun haŭto malhele olivkolora, muka kun malgrandaj skvamoj; genro el familio ciprinedoj (Tinca): la tinko bone rekoneblas pro ĝia ruĝa iriso en la okulo, oni povas bone distingi virojn pro la pli grandaj ventraj naĝiloj, ili etendiĝas ĝis preter la anuso, tinkidoj de malpli ol kvar centimetroj havas nigran makulon ĉe la vosta artiko, la t.n. okulmakulo, eble ĉi tiu makulo estas por kunfuzi predobestojn pri la antaŭaĵo de la fiŝo [1].

tinkoj (Tinca tinca), Vltava, Prago, Ĉeĥujo
PD  [2]
beloruse:
лін
ĉeĥe:
lín obecný
france:
tanche
germane:
Schleie
hungare:
compó, cigányhal
katalune:
tenca
latinece:
Tinca
nederlande:
zeelt
pole:
lin
portugale:
tenca, carpa
ruse:
линь
slovake:
lieň

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.