1tipografi/o

tipografio

TIP Procedo de presarto, en kiu tekstojn oni produktas per kunigo de jam pretaj litertipoj: se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi [1]; bonstile verkitaj libroj […] laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo […] inda trezoro [2]; oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, […] tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj [3]; VD:komposti
angle:
typography
beloruse:
друкарства, паліграфія, друкарская справа
bulgare:
типография
ĉeĥe:
tiskařství, typografie
france:
typographie (technique d'impression)
germane:
Typografie
hispane:
tipografía
hungare:
nyomdászat, könyvnyomtatás, tipográfia
japane:
活版印刷 [かっぱんいんさつ], 印刷の体裁 [いんさつのていさい], 見栄え [みばえ], タイポグラフィー
katalune:
tipografia
nederlande:
typografie, drukkunst, boekdrukkunst
pole:
typografia, zecerstwo
portugale:
tipografia
ruse:
полиграфия, типографское дело
slovake:
tlačiarstvo
ukraine:
друкарня, друкарство, друкарська справа

tipografia

1.
Farata per tipografio: se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj [4]; la saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto [5]; li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson [6]; la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto [7].
2.
Rilata al tipografio: li lernis ĉe tipografia lernejo [8]; unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: enhavo destinas la formon [9]; ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko [10].
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
8. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 2003
9. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
10. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
angle:
typographical
beloruse:
тыпаграфскі, друкарскі
ĉeĥe:
typografický
france:
typographique
germane:
typografisch
hispane:
tipográfico
japane:
活版印刷の [かっぱんいんさつの], 印刷上の [いんさつじょうの]
katalune:
tipogràfic
pole:
typograficzny, zecerski
ruse:
типографский, полиграфический
slovake:
typografický
ukraine:
друкарський

tipografiisto

TIP Fakulo pri desegno, elekto kaj uzo de litertipoj: la unua germana tipografiisto alvenis Venecion en 1469 [11]. SIN:tipografoVD:kompostisto
11. Magda Lena: 1494: Venecio..., La Gazeto, 1994-01, numero 50a
beloruse:
тыпограф, друкар
ĉeĥe:
typograf
france:
typographe
germane:
Typograf
hispane:
tipógrafo
katalune:
tipògraf
nederlande:
typograaf, zetter
pole:
typograf, zecer, drukarz (specjalista w zakresie zecerstwa i druku wypukłego), właściciel drukarni (dawn.)
rumane:
tipograf
slovake:
typograf

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.