tokonom/o EncJap

tokonomo

ARKI En japanstila domo niĉo, en kiu oni elmetas belskribaĵon, bukedon aŭ alian artaĵon: vazo kun velkintaj floroj en tokonomsimila angulo, nuda elektra lampo pendanta de fulgkolora plafono, ... ĉio donis impreson kutiman al tiaspeca gastejo [1]; la hispanstila domo estis bone harmoniigita kun japana tradiciaĵo, kiel ekzemple tokonomo [2]. VD:altarejo, oriolo
1. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
2. J. Aida, K. Suzuki, M. Ŝidara: Gvidlibro pri Jokohamo, 03 Kvartaloj de Jamate..., 2005
france:
tokonoma
germane:
Tokonoma
japane:
床の間 [とこのま]
pole:
tokonoma
ukraine:
токонома

administraj notoj