toman/o PIV1

tomano  

EKON Eksa monunuo de Irano, plue uzata en kontado kun valoro ordinare dekobla de rialo: la posedanto postulis dekmil tomanojn kaj la patro kontraŭis [1]; ni akiris rialojn sed la valuto uzata en la ĉiutaga lingvo estas tomano [2].
1. A. R. Zokai, trad. M. Fahmi: Sopirante Revon, Irana Esperantisto, 2004, numero 7a
2. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Irano, 2009
ĉeĥe:
toman, tomán, tuman
france:
toman (unité monétaire)
germane:
Toman (persische Goldmünze)
itale:
toman
katalune:
toman (econ.)
slovake:
tomán, tuman

administraj notoj