8traktor/o PV

traktoro

AGR Motorhava veturilo por kampokulturo aŭ por treni aliajn veturilojn sur la kampo: laŭlonge de la rivero sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron [1]; la homoj estis malriĉaj kaj uzis ĉevalojn aŭ bovojn en la terkultivado, poste tiuj, kiuj fariĝis bonhavaj, aĉetis traktoron [2]; komence la karnavalo konsistis el simpla procesio kun homoj kantantaj kaj svingantaj fajrilojn, nuntempe traktoroj tiras grandajn ekspoziciaĵojn brile iluminatajn kaj akompanatajn de laŭta, sonbendigita muziko [3].
1. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
2. Monato, Lenke Szász: Sovaĝa sorto
3. Monato, David Curtis: Profitoj forportitaj
angle:
tractor
beloruse:
трактар
bulgare:
трактор
ĉeĥe:
tahač, traktor
france:
tracteur
germane:
Traktor, Schlepper
hungare:
traktor, vontató
itale:
trattore
japane:
トラクター
katalune:
tractor
nederlande:
tractor
perse:
تراکتور
pole:
traktor, ciągnik rolniczy
portugale:
trator
ruse:
трактор
slovake:
traktor
ukraine:
трактор

administraj notoj