trol/o SPV

trolo

MAR Granda konusa fiŝreto, kiun oni tiras tra akvo aŭ sur fundo de akvejo: protekti sovaĝajn bestojn kontraŭ tiuj metodoj de ĉasado, kaptado kaj trolo-fiŝado [1]
Rim.: Trolo ankaŭ estas nordeŭropa feo.
angle:
 trawl
beloruse:
 трал
ĉeĥe:
 vlečná síť
france:
 chalut
germane:
 Schleppnetz
hispane:
 red de arrastre (pesca)
hungare:
 fenékvonóháló
itale:
 sciabica (pesca)
katalune:
 art de ròssec, rossegall
nederlande:
 trawlnet, sleepnet
pole:
 trał
portugale:
 arrastão (rede de pesca), rede de arrasto
slovake:
 vlečná sieť
ukraine:
 рибальський трал, троль

trolŝipo

MAR Ŝipo, ekipita por fiŝkaptado per trolo: ni ekvidis, tre fore, malgrandan trolŝipon, kiu antaŭeniris, nerimarkeble, sur la brileganta maro [2]; enŝipiĝinta sur trolŝipo en Paimpol, li tuj aliĝis al la Liberaj Francaj Fortoj [3].
2. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 63
3. Vikipedio, Jacques Pâris de Bollardière
angle:
 trawler
beloruse:
 траўлер
france:
 chalutier
germane:
 Trawler
ukraine:
 траулер, риболовне судно

administraj notoj