*trul/o

*trulo

KON
Triangula aŭ trapezforma ladoplato kun tenilo, servanta al masonistoj por elmeti kaj ebenigi morteron, cementon, gipson ks: trulo — ĉerpilo kaj albatilo por masonpasto [1]; mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan Marta ; trulo […] estis inventita komence de la 15-a jc de masonisto Clément Arrieux [2].

trulo
CC-BY-SA-3.0  [3]
angle:
trowel
beloruse:
кельня
ĉeĥe:
zednická lžíce
france:
truelle
germane:
(Maurer-)kelle, Traufel
hispane:
palustre
hungare:
vakolókanál
japane:
こて, フライ返し [フライがえし]
katalune:
paleta
nederlande:
troffel
pole:
kielnia, paca
portugale:
colher de pedreiro
ruse:
мастерок
slovake:
murárska lyžica
ukraine:
кельня, кельма

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.