2ultimat/o JED

ultimato

MILPOL Postulo kun tempolimo kaj minaco de perforto en la kazo de neplenumo: fine Beogrado cedis al la ultimato, kaj la jugoslavia armeo retiriĝis el Kosovo, lasante al la venantaj pacigaj trupoj spurojn de etna purigado kaj venĝemajn armitajn kosovanojn [1]; la prezidanto eldiris ultimaton por la registaro pro reformoj kaj minacis aliokaze dissolvi la parlamenton [2]; sonis la revolvera pafo en Sarajevo kaj ultimatoj sinsekvis unu post alia [3]; (figure) la ĉefministro donis ultimaton: se la liberaldemokratoj ne akceptos la ŝanĝon, li eksiĝos [4].
1. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
2. Monato, Stefan Maul: Nova mizero, 2009
3. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 55a
4. Monato, Karlo Juhász: Nova vizaĝo, novaj ŝancoj, 2004
angle:
ultimatum
beloruse:
ультыматум
ĉeĥe:
ultimátum
finne:
uhkavaatimus
france:
ultimatum
germane:
Ultimatum
greke:
τελεσίγραφο
hebree:
אולטימטום
hispane:
ultimátum
hungare:
ultimátum
itale:
ultimatum
japane:
最後通牒 [さいごつうちょう], 最後通告 [さいごつうこく]
katalune:
ultimàtum
nederlande:
ultimatum
pole:
ultimatum
portugale:
ultimato
ruse:
ультиматум
slovake:
ultimátum
ukraine:
ультиматум

administraj notoj