valon/o PIV1

valono

Franclingva enloĝanto de la belga regiono Valonujo: la Flandroj kaj Valonoj kunlaboris en la nederlandlingvaj resp. franclingvaj laboristaj Esperanto-asocioj [1]; politikistoj plu diskutu kaj decidu, rapide por ne lasi Belgion sen registaro, tio malbonas por ĉiuj belgoj, ĉu valonoj, ĉu bruselanoj, ĉu flandroj [2]; eĉ se la bildo de la diligenta flandro kaj la pigra valono estas nejusta karikaturo, tamen statistikoj montras, ke samaj leĝoj kaj reguloj en la nordo kaj la sudo de la lando estas aplikataj laŭ malsamaj kriterioj [3]; ekde 1830 (la jaro de la kreo de Belgio) ĝis pli-malpli 1960 tiu lando pliampleksiĝis precipe pro la valonoj, kiuj tiam estis la plej riĉaj [4]; flandroj en multaj aspektoj diferencas de nederlandanoj kaj valonoj ne tro similas al francoj [5].
angle:
Walloon
beloruse:
валён
france:
Wallon
germane:
Wallone
hispane:
valón
hungare:
vallon
japane:
ワロン人 [ワロンじん]
katalune:
való (subst.)
nederlande:
Waal
perse:
والُن، والون
portugale:
valão
ruse:
валлон
ukraine:
валлон

valona

Rilatanta al valonoj, ilia regiono kaj kulturo: la valonan ni pritraktas en la ĉapitro pri la franca literaturo [6]; la valona parto [de Belgio] entenas la iaman princepiskopujon Lieĝo, la graflandojn Namuro kaj Henegovio kaj parton de la duklando Luksemburgio [7]; la valona flago enhavas ruĝan kokon sur flava fono [8]; disigŝablonoj por 41 lingvoj, inkluzive la francan, kanadan francan kaj valonan francan [9]; valonaj politikistoj misregis, ili disperdis la riĉaĵojn de ĉiuj, ili ne faris la bonajn decidojn pri la ekonomia bonstato de Belgio, kaj nun Valonio estas ekonomia dezerto [10].
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, 2004
9. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
10. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
angle:
Wallonian
beloruse:
валёнскі
france:
wallon
germane:
wallonisch
hungare:
vallon
japane:
ワロンの, ワロン語の [ワロンごの]
katalune:
való (adj.)
nederlande:
Waals
perse:
والونی
portugale:
valão
ruse:
валлонский
ukraine:
валлонський

Valonujo

GEOG
La suda franclingva kaj parte germanlingva regiono de Belgujo, konsistanta el la provincoj Lieĝo, Namuro, Henegovio, Luksemburgo kaj Valona Brabanto: kio okazus, se tiuj regnoj estus nomataj Flandrujo aŭ Valonujo por difini la tutan landon anstataŭ nur parton de ĝi! centmiloj da homoj sentus ofendon pro nura vorto [11]; José Happart iĝis konata en la okdekaj jaroj kiel valona gvidanto la regiono Voer, grupo de ses flandraj vilaĝetoj kiujn li volis aneksi al Valonujo [12]. SIN:Valonio
11. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
12. Flandra Gazetara Elekto 2001
angle:
Wallonia
beloruse:
Валёнія
bulgare:
Валония
ĉeĥe:
Valonsko
finne:
Vallonia
france:
Wallonie
germane:
Wallonien
hispane:
Valonia
hungare:
Vallónia
katalune:
Valònia
nederlande:
Wallonië
perse:
والونیا
pole:
Walonia
portugale:
Valônia
ruse:
Валлония
slovake:
Valónsko

administraj notoj