vareng/o [1]PIV1

varengo

HIS
Ano de bando da mezepokaj skandinavoj kiu prirabadis la Baltajn bordojn en la 9ª jc, boatiradis la orienteŭropajn riverojn por rabado, komerco aŭ militservado, poste sin dungadis kiel gvardianoj al la bizanciaj imperiestroj kaj princoj de Kieva Regno: Ili (la novgorodanoj) forpelis la varengojn trans la maron, sen doni al ili tributon, kaj komencis meme sin regi [2].
Rim. 1: Oni neniam aŭdis pri la varengoj en la okcidenta Eŭropo, nek pri la vikingoj en la Eŭropo orienta aŭ Bizancio. La islandaj sagaoj distingas ilin. Eble la diferenco konsistis en la mara navigado per velŝipoj de la vikingoj, kaj granparte rivera navigado per remboatoj fare de la varengoj. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Iam oni renkontas la aserton, ke la varengoj „fondis la princan dinastion de Kieva Regno“. Tio estas malĝusta, Ruriko2 kaj la rurikidoj neniam sin nomis varengoj, tiel ili nomis siajn skandinavajn dungitojn. [Sergio Pokrovskij]
VD:vikingo
2. La komenca kroniko, La Ondo de Esperanto, Citite laŭ „S. Pokrovskij: Ruriko kaj liaj fratoj“, n-ro 221, 2013:3
angle:
Varangian
bulgare:
варяг
ĉeĥe:
Varjag
france:
Varègue
germane:
Waräger
islande:
Væringr
malnovgreke:
βάραγγος
nederlande:
varjag
pole:
Wareg
ruse:
варяг
slovake:
Varjag

administraj notoj