*7Vaŝington/o, Vaŝinton/o Viki

Vaŝingtono, Vaŝintono

GEOG Ĉefurbo de Usono: Vaŝingtono situas en D.K. (la Distrikto Kolumbio) inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero [1]; Botanika Ĝardeno en Vaŝintono [2]; Vaŝingtono vole-nevole devis forstreki Nordan Koreion el la listo [3]; strataj interbatiĝoj en Vaŝingtono [4].
1. Vikipedio, Vaŝingtono
2. Agleto en Vaŝintono
3. Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05
4. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
angle:
Washington
beloruse:
Вашынгтон
france:
Washington
germane:
Washington
japane:
ワシントン [わしんとん]
pole:
Waszyngton
ukraine:
Вашинґтон (президент, Вашинґтон (столиця)

* Georgo Vaŝingtono

PERS George Washington, la unua prezidento de Usono: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [5]; Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron […] DL .
Rim.: Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: „La Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton de la apero de senapostrofaj Zamenhof kaj Vaŝington en la Fundamento kaj konstatas, ke tiuj nomformoj estas rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj.“ [6]
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
6. AdE, Oficiala Informo 22 (2013/10/10), Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj.
angle:
George Washington
beloruse:
Джордж Вашынгтон
france:
Georges Washington
germane:
George Washington
pole:
George Washington

administraj notoj

Georgo ~o: Mankas verkindiko en fonto.