Vatikan/o

Vatikano

1.
GEOG Monteto kiu antikve estis apud Romo, kaj nun estas en tiu urbego: sur Vatikano situas la oficiala rezidejo de la papo de Romo.
2.
KAT La estraro de la Romkatolika eklezio: efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano [1]; pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano [2].
3.
POL La regno kies absoluta monarko estas la papo de Romo: kiam la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton, en kiu ili konsideris, ke la eventuala malpermeso de Unueco havos „sombrajn“ konsekvencojn, prezidanto Aznar tuj ĝin opiniis „morale perversa“ kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj oficiale plendis ĉe Vatikano [3].
1. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
2. Augusto CASQUERO: 2002 - Internacia Jaro de Antoni GaudíMonato
3. Hektor Alos i FONT: Morale perversaMonato
angle:
Vatican
beloruse:
Ватыкан
ĉeĥe:
Vatikán
france:
Vatican
germane:
Vatikan
hungare:
1. Vaticanus 2. Vatikán 3. Vatikán
indonezie:
Vatikan
itale:
1. vaticano (colle) 2. Vaticano (pol. - rel.) 3. Città del Vaticano
japane:
バチカン
katalune:
Vaticà, Ciutat del Vaticà
latinece:
Vaticanus
nederlande:
Vaticaan
pole:
Watykan
portugale:
Vaticano
ruse:
Ватикан
slovake:
Vatikán
ukraine:
Ватикан

Vatikana

GEOG rilate al la Vatikano
angle:
Vatican
beloruse:
ватыканскі
germane:
vatikanisch
hungare:
vatikáni
itale:
vaticano (agg.)
katalune:
vaticà (adj.)
nederlande:
Vaticaans
pole:
watykański
ruse:
ватиканский

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.