vegan/o

vegano

Homo kiu evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj, ĉu por manĝaĵo, ĉu por vestaĵoj, ĉu por iu ajn alia celo: sciencistoj volas studi kvaliton de la lakto de veganinoj, kiuj mamnutras[1]; plie Nori alportis multajn ĉinajn nudelojn kun supo por veganoj[2]; mi fariĝis vegano en Julio pasintjare[3]. VD:vegetarano.
1. Esperantista vegetarano, jaro 1987, numero 4, p. 17
2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
angle:
 vegan
beloruse:
 вэган
ĉeĥe:
 vegan, vegetarián odmítající i vejce a mléko
germane:
 Veganer, Veganerin
hispane:
 vegetariano
nederlande:
 veganist
portugale:
 vegano
slovake:
 vegán
svede:
 vegan

vegana

Konforma al doktrino ne ekspluati aŭ kaŭzi kruelecon al bestoj: ĉu la vegetara kaj vegana nutraĵoj disponigas al la homo sufiĉe da proteinoj? [4]; ili sen scio asertas stultaĵojn pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo [5]; la veganaj kondomoj ne havas kazeinon, kio estas laktoderivaĵo, ĉar la vegana filozofio malakceptas ajnan bestan ekspluatadon [6]. VD:vegetara.
4. Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Andy Hernández: Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!, VeganArto, 2017-08-11
angle:
 vegan
beloruse:
 вэганскі
germane:
 vegan
hispane:
 vegetariano
nederlande:
 veganistisch
svede:
 vegansk

veganismo

Vivmaniero per kiu oni evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj: aperas pri vegetarismo kaj veganismo multaj publikigaĵoj [7]; veganismo estas ofte konata kiel pura aŭ radikala vegetarismo [8]. VD:vegetarismo.
7. Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
8. Rogener Pavinski: Kontakto, jaro 2006, numero 2, p. 7
angle:
 veganism
beloruse:
 вэганства
ĉeĥe:
 veganismus
france:
 végétalisme
germane:
 Veganismus
hispane:
 vegetarianismo
hungare:
 veganizmus
nederlande:
 veganisme
pole:
 weganizm
portugale:
 veganismo
slovake:
 vegánstvo, vegánizmus
svede:
 veganism

administraj notoj