*velur/o PV

*veluro

1.
TEKS Silka, kotona aŭ lana ŝtofo, prezentanta unuflanke densan teksaĵon, kaj aliflanke molan supraĵon konsistantan el multaj mallongaj, rekte starantaj haroj: mi vestos vin per veluro kaj silko [1]; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro [2]; voĉo vere tre agrabla, mola kiel veluro [3]; mantelo el nigra veluro [4]; moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj Marta ; difekton de naturo ne kovros veluro PrV ; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro (riĉa aspekto kaŝas efektivan malriĉon) PrV . VD:felpo, pluŝo
2.
Kovro simila al tiu teksaĵo: veluro de persiko; granda cervo […] volis defroti sur la malvarmaj ŝtonoj […] la veluron de siaj kornoj [5].
angle:
velvet
beloruse:
аксаміт
ĉeĥe:
aksamit, samet, velur
france:
velours
germane:
Samt, Velour 2. Bast (Geweih)
greke:
βελούδο
hispane:
terciopelo
hungare:
bársony sur la ventro ~o, en la ventro murmuro: bársony mellény, üres has.
indonezie:
beledu, beludru
japane:
ビロード
katalune:
vellut
nederlande:
fluweel
perse:
مخمل
pole:
welur, welwet, aksamit, sztruks
portugale:
veludo
ruse:
бархат, велюр
slovake:
velúr, zamat
turke:
kadife
ukraine:
оксамит

velura

1.
Tute aŭ almenaŭ ekstere el veluro: [li] portas belegan nigran veluran pelton [6]; belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj [7]; velura ĉapelo Marta .
2.
(figure) Mola1, milda; kiam tuŝate, kiel veluro: li galopis super la velure verdaj herbejoj de la ĝardeno [8]; la unutaga muŝo […] ĝojis pri siaj delikataj artplenaj flugiloj, ĝojis pri ilia gazeco kaj velureco [9]; versoj […] legataj per voĉo velura, plena de karesoj [10]; Nia amo estis dolĉvelura ⫽ Kiel suka karno de persiko [11]; la velura flugil' de l' forges' [12]; liaj gestoj prezentis tiun veluran dolĉecon de la kato ludanta kun la muso [13]; la vivo promesas al ĉiu veluran seĝon, sed al neniu ĝin garantias [14].
beloruse:
аксамітны
france:
de velours
germane:
samtig
japane:
ビロードの [びろーどの], ビロードのような [びろーどのような]
katalune:
1. vellutat
ukraine:
оксамитовий, оксамитний, бархатистий

administraj notoj