Viktori/o PIV1

Viktorio

GEOG
1.
Sudorienta subŝtato de Aŭstralio: „feliĉa Aŭstralio“: Thomas Mitchell uzis tiujn vortojn en 1836 por priskribi partojn de okcidenta Viktorio [1]; Melburno, ĉefurbo de la federacia ŝtato Viktorio [2]; amiko, kiu havis ege elegantan italan aŭton, elektis registri ĝin en Viktorio, kie la platoj havis blankajn literojn sur nigraj platoj [3].
2.
La ĉefurbo de Sejŝeloj: sekve de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 detruiĝis grava ponto en Viktorio [4].
3.
Granda orientafrika lago apartenanta al Ugando, Kenjo kaj Tanzanio: akvomanko ĉirkaŭ la lago Viktorio kaj inundoj en Sudano pro la konstruo de novaj baraĵoj [5]; la Brita Imperio proponis al la cionistoj teritorion preskaŭ ne loĝatan en la afrika regiono de la lago Viktorio [6].
1. D. Broadribb: [recenzo de] Australia Felix, [vidita en 2014]
2. Monato, Henry Broadbent: La unua pafo okazis en Aŭstralio, 2014
3. Monato, Margaret Chaldecott: Pri UEA kaj BOOZ, 2011
4. Vikipedio, Viktorio (Sejŝeloj)
5. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
6. Monato, Andrea Fontana: Israelo 60-jara (2), 2008
angle:
1. Victoria 2. Victoria 3. Lake Victoria
beloruse:
Вікторыя (тапонім)
france:
1. Victoria (Australie) 2. Victoria 3. Lac Victoria
germane:
1. Victoria (Australien) 2. Victoria (Seychellen) 3. Victoriasee
hispane:
1. Victoria (topónimo)
japane:
ビクトリア州 [びくとりあしゅう]
ukraine:
Вікторія (назва одного з австралійських штатів, столиця Сейшелів, озеро в Африці)

administraj notoj