vital/a PV
vitala
- 1.
- Koncernanta aŭ konsistiganta la vivon: vitala impeto (esprimo uzita de Henri Bergson por aludi la elvolviĝon de la vivo, konsiderata kiel ĉiam progresanta kaj disdividiĝanta fluo).
- 2.
- (evitinde) Vivoplena, vigla3, energia: avangardo kun vitala elano [1].
- 3.
- (evitinde) Vivesenca, vivgrava: la internaciaj administrantoj […] povas facile transdoni siajn multajn kaj vitalajn por albanoj rajtojn rekte al la aŭtoritatuloj en Beogrado [2].
1.
Ĉina Radio Internacia enrete, Komunista Partio de Ĉinio estas epoka avangardo kun vitala elano, 2010-07-01
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
- angle:
- vital
- beloruse:
- жыцьцёвы, вітальны
- ĉeĥe:
- temperamentní, vitální
- france:
- vital
- germane:
- vital
- greke:
- ζωτικός
- hungare:
- vitális
- japane:
- 生命の [せいめいの]
- katalune:
- vital
- nederlande:
- vitaal
- pole:
- witalny, żywotny
- portugale:
- vital
- ruse:
- жизненный, витальный
- slovake:
- vitálny, životaschopný, životný
- ukraine:
- життєвий, вітальний
vitalismo
- Doktrino, laŭ kiu la vivaj fenomenoj estas radikale diferencaj de la materiaj, kaj rezultas de vitala forto nereduktebla al la fizikaj fortoj.
- angle:
- vitalism
- beloruse:
- віталізм
- ĉeĥe:
- vitalizmus
- france:
- vitalisme
- hungare:
- vitalizmus
- japane:
- 生気論 [せいきろん]
- katalune:
- vitalisme
- nederlande:
- vitalisme
- pole:
- witalizm
- portugale:
- vitalismo
- ruse:
- витализм
- slovake:
- vitalizmus
- ukraine:
- віталізм