vojevod/o FK

vojevodo  

POL (en Pollando ekde la 14a jc) Guberniestro, estro de vojevodio: en vespero somera vojevodo kolera / al la hejma kastelo rapidas [1]; vojevodoj ne oscedis, / tamen vane ja procedis [2]. SIN:duko
1. A. Mickiewicz, trad. L. L. Zamenhof: La VojevodoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. A. S. Puŝkin, trad. N. Fedotov: Fabelo pri la ora koketo, Paco, 1989:1, p. 6a
angle:
voivode
beloruse:
ваявода
ĉeĥe:
vojvoda, vévoda
france:
voïvode
germane:
Woiwode
hungare:
vajda
katalune:
voivoda
pole:
wojewoda
slovake:
vojvoda, vojvodca

vojevodujo, vojevodlando  

Vojevodio: li graviĝis en vojevodlando, / havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando [3]. SIN:dukujo
3. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, libro dua, 1918
beloruse:
ваяводства
france:
voïvodie
germane:
Woiwodschaft
hungare:
vajdaság
katalune:
voivodat
pole:
województwo

administraj notoj