*zenit/o

*zenito

1.
AST Punkto en kiu la vertikalo de iu loko renkontas la ĉielan imagan sferon: la suno estis en sia zenito antaŭdirante la sezonon de la varmegoj [1] triangulo formita, sur la sfero ĉiela, per la pol[us]o, la zenito kaj la suno [2]; la suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj – vicaro impona, brila, […] kaj senfina [3]. ANT:nadiroVD:kulmino1
2.
(figure) Kulmino2: [li] forlasis la Movadon en 1911, je la zenito de sia literatura kariero [4]; la paraŝuto saltis en la aeron, atingis sian zeniton, komencis fali [5]; mia filo, forprenita de mi je la zenito de siaj juneco kaj sano [6]; la esperantista kontraŭforumemo ankoraŭ ne estas atinginta la zeniton [7]. VD:apogeo2
angle:
zenith
beloruse:
зэніт
ĉeĥe:
nadhlavník, zenit
ĉine:
天頂 [tiāndǐng], 天顶 [tiāndǐng], 日中 [rìzhōng], 尖端 [jiānduān]
france:
zénith
germane:
Zenit, Scheitelpunkt
greke:
ζενίθ
hispane:
cenit, zenit
hungare:
zenit, tetőpont, csúcspont
itale:
zenit
japane:
天頂 [てんちょう], 頂点 [ちょうてん]
katalune:
zenit 2. zenit
nederlande:
1. zenith 2. hoogtepunt
perse:
سرسو، سمت‌الرأس
pole:
1. zenit 2. zenit
portugale:
1. zênite 2. auge, apogeu
ruse:
зенит
slovake:
nadhlavník, najvyšší bod, vrchol, zenit
svede:
zenit
ukraine:
зеніт, вища точка, межа

administraj notoj