9adrenalin/o SPV

9adrenalino

1.
FIZL Nervotransigilo kaj hormono, produktata de la surrenaj glandoj, kaj sekreciata en la sangon okaze de mensa aŭ korpa premo (danĝero ks) por prepari la korpon al urĝa agado, fuĝo, sindefendo ks; formulo: C6H3(OH)2-CH(OH)-CH2-NH-CH3: adrenalino akcelas la koran ritmon kaj altigas la sangopremon OA9 ; iliaj korpoj ne konas la efikojn de vira testosterono aŭ de adrenalino, do ili ne militas, kverelas, aŭ ekscitiĝas [1]; ke via amiko estas maldorma, okazas verŝajne pro la adrenalino en lia sango [2].
2.
(figure) Ekscitiĝo: post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi [3].
1. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro
2. trad. Frank kaj Paŭlin': adoleskantinaj demandoj, 8, 1999
3. D. J. Kunar: La vivo de Kunar, 2006-01-22
angle:
adrenalin
beloruse:
адрэналін
ĉine:
1. 肾上腺素 [shènshàngxiànsù], 腎上腺素 [shènshàngxiànsù]
france:
adrénaline, épinéphrine
germane:
Adrenalin
hebree:
אדרנלין
hispane:
adrenalina
hungare:
adrenalin
itale:
adrenalina
japane:
アドレナリン
nederlande:
adrenaline
pole:
adrenalina
portugale:
adrenalina
rumane:
adrenalină

administraj notoj