afrikat/o PV

afrikato

FON
Ekfrota konsonanto: afrikatoj komenciĝas kiel plozivo (plej ofte alveolara konsonanto kiel [t] aŭ [d]), sed ellasiĝas kiel frikativa konsonanto (kiel [s] aŭ [z] aŭ, en kelkaj lingvoj, en frikativa trila konsonanto) anstataŭ rekte en la sekvan vokalon aŭ vortan finon [1].
Rim.: Kompreneble, afrikato neniel rilatas al Afriko, ĝi devenas de la latina „affricatus“, pasiva participo de „affricare“ = „ad“ + „fricare“ = „ek/frot/at/a“ (la prefikso „ad-“ havas ĉi tie la signifon de „ek-“, kiel en „ad/amare“ = „ek/ami“). Do „ekfrota“ tute klare kaj esperantece esprimas ekzakte la saman ideon. [Sergio Pokrovskij]
angle:
affricative
beloruse:
афрыката
bulgare:
африкат
ĉeĥe:
afrikáta, asibiláta, polosykavka
france:
affriquée (subst.)
germane:
Affrikat, Affrikata, Affrikate
hispane:
africada
hungare:
zár-réshang, affrikáta
itale:
affricata
japane:
破擦音 [はさつおん]
katalune:
africat
nederlande:
affricaat
perse:
همخوان مرکب
pole:
afrykata
portugale:
africado, explosivo-fricativo
rumane:
consoană africată
ruse:
аффриката
slovake:
polosykavka (c| č| dz| dž)
ukraine:
африката

administraj notoj