1agent/o PV

agento

Persono, kiu estas daŭre komisiita de iu por fari ion: komerca, diplomatia, gazetara agento; se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj [1]; rondiris multe da agentoj provokantoj [2]; agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton VivZam ; li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj DL ; sekurecaj agentoj [3]; li fariĝu ŝia elektoagento [4].
angle:
agent
beloruse:
агент, прадстаўнік
ĉeĥe:
agent, cestující, jednatel, zástupce
ĉine:
代理 [dàilǐ], 代理商 [dàilǐshāng]
france:
agent
germane:
Agent, Vertreter
hebree:
סוֹכֵן
hispane:
agente
hungare:
ügynök
itale:
agente
japane:
代理人 [だいりにん], エージェント, 職員 [しょくいん], 係官 [かかりかん]
nederlande:
agent
portugale:
agente
ruse:
агент
slovake:
činiteľ, agent
ukraine:
аґент

agentejo

Oficejo regata de unu aŭ pluraj agentoj: teatra, luiga agentejo; turismaj agentejoj [5]; pluraj vojaĝagentejoj en Kosovo entreprenas la loĝigon […] en la plaĝoj de Albanio [6]; la meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj „plej aktivaj kaj ĉiam observendaj“ [7]; ĉiuj agentejoj kaj redakcioj de aliaj gazetoj konfirmis, ke ili ne sekvos la vojon de la elitula ĵurnalo en Frankfurt [8]; la novaĵ-agentejoj informas, ke Alkaido diskonigis, ke ĝi respondecas pri la madridaj atencoj [9]; la eŭropa patentagentejo ne estas organo de Eŭropa Unio, sed pure interŝtata organizo [10]; argumentoj[n…] liveris la reklamagentejoj [11]; muzika eksportagentejo [12]; raporto de agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri homa evoluo [13]; konsiloj de agrokultur-agentejoj [14].
5. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
6. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, Monato, 2003/01, p. 21
7. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
8. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
9. Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado, Monato, 2004/05, p. 10
10. Marko Naoki Lins: Patentoj, Monato, 2003/07, p. 26
11. Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, Monato, 2004/01, p. 10
12. Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio, Monato, 2004/12, p. 25
13. Marko Naoki Lins: Kultura riĉeco kiel ŝanco, Monato, 2005/03, p. 9
14. Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu, Monato, 2005/06, p. 10
angle:
agency
beloruse:
агенцтва
ĉeĥe:
agence (ažáns), agencie
ĉine:
代理处 [dàilǐchù], 代理處 [dàilǐchù]
france:
agence
germane:
Agentur
hebree:
סוֹכְנוּת
hispane:
agencia
hungare:
ügynökség
itale:
agenzia
japane:
代理店 [だいりてん]
nederlande:
agentschap
portugale:
agência
ruse:
агентство
slovake:
agentúra, obch. zastupiteľstvo
ukraine:
аґентство

asekura agento

IKEV
EKON Peranto de asekura kompanio: [li] naskiĝis kiel filo de asekura agento [15]; venis agento de asekura kompanio por demandi ĉu li ne volas asekuri sian vivon, tiel ke liaj edzino kaj infano havu ion, se io okazos [16].
15. Vikipedio, George Joseph Smith
16. Johan Hammond Rosbach: La feliĉo, literaturo.org
angle:
insurance agent
beloruse:
страхавы агент
ĉeĥe:
pojišťovací agent
ĉine:
保险代理人 [bǎoxiǎndàilǐrén], 保險代理人 [bǎoxiǎndàilǐrén]
france:
agent d'assurance
germane:
Versicherungsvertreter, Versicherungsagent
hebree:
סוכן ביטוח
hungare:
biztosítási ügynök
japane:
保険外務員 [ほけんがいむいん], 保険外交員 [ほけんがいこういん]
nederlande:
verzekeringsagent
ruse:
страховой агент
slovake:
poisťovací agent, poisťovací agent

duobla agento

MIL Sekreta agento, kiu samtempe laboras por du malsamaj regnoj, perfidante unu aŭ ambaŭ: la britoj konsideris oportune dungi duoblan agenton kiu estos tre utila por misinformi la naziojn [17].
17. guillem p.: inter oportunismo kaj idealismo, 2012-06-05
angle:
double agent
beloruse:
двайны агент
france:
agent double
germane:
Doppelagent

komerca agento

EKON Persono, kiu estas komisiita por realigi komercajn negocojn: li kontentiĝas per tio, ke li la internaĵon de la komerca agento vundas [18].
angle:
commercial agent
beloruse:
гандлёвы агент, камэрцыйны агент
ĉeĥe:
jednatel, obchodní zástupce
ĉine:
商务代表 [shāngwùdàibiǎo], 商務代表 [shāngwùdàibiǎo]
france:
agent commercial
germane:
Handelsvertreter
nederlande:
handelsagent, vertegenwoordiger
ruse:
торговый агент, торговый посредник
slovake:
obchodný zástupca

komisia agento

CCT
EKON Peranto, kiu faras kontraktojn laŭ komisio kaj je konto de aliuloj sub sia propra nomo aŭ sub tiu de sia firmao.
angle:
commission agent
beloruse:
камісіянэр
germane:
Kommissionär
nederlande:
commissionair
ruse:
комиссионер

sekreta agento

MIL Spiono: ekde junio 1932 Nikolaj agis kiel speciala sekreta agento de OGPU NKVD [19]; la aliancanoj retiriĝis kaj revokis el Vieno multajn sekretajn agentojn [20]; okazis interŝanĝo de sekretaj agentoj inter Usono kaj Rusio [21].
19. V. Opletajev: Fremdaj lingvoj en la vivo de Nikolaj Kuznecov, REGo, 2010-04 (57), p. 5a-9a
20. Monato, Evgeni Georgiev: Malsekretaj sekretoj, 2010
21. Evgeni Georgiev: Malsekretaj sekretoj, Monato, 2010/10, p. 12
angle:
secret agent, undercover agent
beloruse:
тайны агент, шпіён
ĉeĥe:
tajný agent
ĉine:
[qiàn]
france:
agent secret
germane:
Geheimagent
japane:
秘密工作員 [ひみつこうさくいん]
slovake:
tajný agent

administraj notoj

komisia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.