agr/o

agro

AGR
Kulturata kampo: la agro produktis, krom la cerealojn, ankaŭ legomojn [1]; la agroj estas fekundigataj per fukoj [2]; depost senkolektivigo, la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion [3]; la papavaj agroj en tiu lando kreskas kaj do same la kvanto de heroino envenanta Eŭropon [4]; senĉese etendiĝanta dezerto atakas parton de la agroareo kaj preskaŭ ĉiujare okazantaj inundoj damaĝas la grenrikolton [5]; ĉar la agrokulturisto ne uzas kemiaĵojn, kultivejoj iĝas pli fekundaj, manĝaĵoj estas bonkvalitaj [6].
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. Monato, Nikolai Gudskov: Ordinara faŝismo
5. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas
6. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP
angle:
arable land
beloruse:
зямельны надзел
ĉeĥe:
obdělávané pole, role
france:
champ cultivé
germane:
Acker ~okulturo: Ackerbau. ~oareo: Anbaufläche. ~okulturisto: Bauer, Ackerbauer.
hebree:
אדמה, קרקע
hispane:
agro
hungare:
szántóföld
itale:
agro (campo)
japane:
農地 [のうち]
katalune:
camp
nederlande:
akker ~okulturisto: landbouwer.
okcitane:
camp
portugale:
agro, terra cultivável
ruse:
нива, возделываемое поле
slovake:
pole, pole (poľnohospodárske), pôda (poľnohospodárska)
tibete:
ཞིང་ཁ་
ukraine:
земельна ділянка, оброблюване поле, рілля

administraj notoj