9aidos/o PIV2 , aides/o SPIV (arkaismo)

9aidoso, aideso

BAKMED
Akirita malsufiĉo de la imunsistemo, grava virusa malsano, kiu malfortigas la korpajn defendojn kontraŭ ĉiaj malsanoj, plej ofte transdonata per seksaj kontaktoj aŭ infektita sango: la viruso de aidoso estas kapabla longe konserviĝi kaj reproduktiĝi en tiuj inflamaj fokusoj [1]. multaj junuloj (ĝis 20 %) ekamoras sen gravediĝo- aŭ aidoso-protektilo [2]; nur sensenculo povas ignori aideson kaj aserti ke la Tero estis kreita por la homo [3]; en Ugando inter 7 kaj 10 % de la loĝantaro havas HIV-viruson kaj 80 % el ili mortos pro aidoso [4]; la inkubo por malriĉaj landoj estas aidoso, je kiu malsaniĝis ĝis nun 33 milionoj da homoj [5].
Rim.: La vorto estas mallongigo de la termino „Akirita Imun-Deficita Sindromo“.
1. Vladimir Lemelev: Grava bazo por preventi aidoson, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p.15a
2. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
3. J. Valois, trad. Martin Lavallée: Eseo pri l' aboco de l' raciismo
4. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
5. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
angle:
AIDS (Acquired Immune Deficiency Syndrome)
beloruse:
сындром набытага імунадэфіцыту , СНІД
bulgare:
СПИН
ĉine:
愛滋病 [àizībìng], 爱滋病 [àizībìng], 艾滋病 [àizībìng], 后天免疫缺乏症候群 [hòutiānmiǎnyìquēfázhènghòuqún], 後天免疫缺乏症候群 [hòutiānmiǎnyìquēfázhènghòuqún], 愛滋 [àizī], 爱滋 [àizī], 獲得性免疫缺陷綜合症 [huòdéxìngmiǎnyìquēxiànzōnghézhèng], 获得性免疫缺陷综合症 [huòdéxìngmiǎnyìquēxiànzōnghézhèng]
france:
sida
germane:
AIDS
hispane:
sida
hungare:
AIDS
indonezie:
AIDS
japane:
エイズ [えいず]
katalune:
sida
malaje:
AIDS
nederlande:
aids
pole:
AIDS (zespół nabytej niewydolności systemu odpornościowego), adidas (pot.), HIV (pot.)
portugale:
AIDS, SIDA
ruse:
СПИД, синдром приобретённого иммунодефицита
svede:
aids

aidosulo

Malsanulo je aidoso: ĉiu tria loĝanto de Kisumu estas aidosulo, tio estas (negativa) rekordo [6].
angle:
AIDS patient
beloruse:
хворы на СНІД
bulgare:
болен от СПИН
ĉine:
艾滋病病毒感染者 [àizībìngbìngdúgánrǎnzhě], 艾滋病感染者 [àizībìnggǎnrǎnzhě], 艾滋病病毒携带者 [àizībìngbìngdúxiédàizhě], 艾滋病病毒攜帶者 [àizībìngbìngdúxiédàizhě]
france:
sidéen (subst.)
germane:
AIDS infizierter Mensch, AIDS positiver Mensch
hispane:
sidoso
hungare:
AIDS-es, AIDS-beteg
indonezie:
ODHA
japane:
エイズ患者 [えいずかんじゃ]
katalune:
sidós
malaje:
pesakit AIDS
nederlande:
aidspatiënt
pole:
chory na AIDS, chory na HIV, nosiciel AIDS, nosiciel HIV, seropozytywny (pot.), adidas (pot.), HIV (pot.)
portugale:
aidético
ruse:
больной СПИДом
svede:
aids-sjuk person

administraj notoj