Akad/o PIV1

Akado

HIS Antikva ĉefurbo de Akadujo: semidaj popoloj […] unuigis la tutan sumeran landon, invadis la najbarajn landojn ĝis Mediteraneo kaj kreis la novan ĉefurbon de la unua reala imperio, Akadon [1]; Sargono de Akado […] estas la fondinto de la dinastio [2].
Rim.: La urbo Akado estas perdita. Distingo inter ĝiaj loĝantoj kaj la regatoj de ĝia regno ne havas sencon hodiaŭ. Tial „Akado“ ofte estas uzata pri la tuta lando, kaj „akadanoj“ pri la landanoj. [ĵv]
1. Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014/05, p. 22
2. M. Wolf: Re: pri historio, soc.culture.esperanto, 2003-03-23
beloruse:
Акадэ
ĉine:
阿卡德王国 [ākǎdéwángguó], 阿卡德王國 [ākǎdéwángguó], 阿卡德 [ākǎdé]
france:
Agadé, Akkad
germane:
Akkad
hungare:
Akkád
japane:
アッカド
nederlande:
Akkad, Agade
norvege:
Akkad, Agade
pole:
Akad
ukraine:
д-ва Аккад

Akada

Rilata al Akado, al la Akada regno, kulturo, lingvo: Cherpillod en sia Akada (asirobabilona) leksikono, sub la kapvorto „rabu“, skribas: „etimo de la vorto rabeno…“ [3].
3. Garbhan MacAoidh: Esperanto ― Hilelaj influoj sur Esperanto, Monato, 2001/05, p. 22-23
beloruse:
акадзкі
ĉine:
阿卡得語 [ākǎdéyǔ], 阿卡得语 [ākǎdéyǔ], 阿卡德王朝 [ākǎdéwángcháo]
france:
akkadien (adj.)
germane:
akkadisch
hungare:
akkád
nederlande:
Akkadisch
norvege:
akkadisch
pole:
akadyjski, chaldejski

Akadujo

GEOG Meza regiono de Mezopotamio, norde de Sumerujo, sudoriente de Asirio, regno proksimume de la 22a ĝis la 18a jarcento a.K., poste parto de Babilonio.
beloruse:
Акад
france:
pays d'Akkad
germane:
Reich von Akkad, Akkadisches Großreich
hungare:
Akkád Birodalom
japane:
アッカド王国 [アッカドおうこく]
nederlande:
Akkadisch Rijk
norvege:
akkadisk rike
pole:
Imperium Akadyjskie

administraj notoj

~ujo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.