Aken/o, Aĥen/o
Akeno PIV2 , Aĥeno PIV1


- Universitata urbo en okcidenta Germanujo, limanta kun Nederlando kaj Belgujo: la aŭtuna Trilanda Renkontiĝo sur la Germania flanko de la regiono inter Lieĝo, Mastriĥto kaj Aĥeno LOdE ; ĉe la eldonejo mendeblas simile „tridimensia“ mapo de pli ol 50 germanaj kaj 14 alilandaj urboj, de Aĥeno ĝis Wolfenbüttel kaj de Arhuso ĝis Zuriko [1]; kreiĝis internacia trajno inter Lieĝo kaj Akeno [2]; okazis tuttaga ekskurso al Akeno [3]; la 22an de januaro en Akeno de Germanio, germana ĉefministro Merkel kaj franca prezidanto Macron subskribis la Traktaton inter Germanio kaj Francio pri Kunlaboro kaj Integriĝo (Traktato de Akeno) [4].
akeno (fruktoformo)1.
István ERTL: Perspektivoj el rubujo, Monato, 2011/10, p. 16
2. La Voĉo de Amikejo ‐ Senlime
3. Luminesk
4. Francio kaj Germanio subskribis Traktaton de Akeno
2. La Voĉo de Amikejo ‐ Senlime
3. Luminesk
4. Francio kaj Germanio subskribis Traktaton de Akeno
- angle:
- Aachen
- beloruse:
- Ахен
- france:
- Aix-la-Chapelle
- germane:
- Aachen
- japane:
- アーヘン
- latine:
- Aquæ Granni
- nederlande:
- Aken
- pole:
- Akwizgran
- ruse:
- Ахен
- ukraine:
- Аахен, Ахен