akonit/o Z

akonito

BOT
Genro el familio ranunkolacoj (Aconitum); tre venena herbo kun bluaj, flavaj aŭ blankaj kaskoformaj floroj kaj alterne aŭ baze sidantaj ordinare manforme dividitaj folioj: la blua akonito aŭ blua kaskofloro estas […] tradicia ornama kaj medicina planto, ĉiuj partoj estas forte venenaj, jam du gramoj de la radiko estas mortiga [1]; kelkaj konataj alkaloidoj: akonitino de akonito, […] [2].

Japana akonito (Aconitum japonicum var. montanum)
CC BY 4.0  [3]
angle:
aconite, friars's caps, monk's hood, wolf's bane
beloruse:
аканіт
france:
aconit
germane:
Eisenhut
hungare:
farkasgyökér, sisakvirág
japane:
トリカブト
latinece:
Aconitum
nederlande:
akoniet
portugale:
acônito
ruse:
аконит, борец (растение)
svede:
stormhatt
ukraine:
аконіт, борець, тоя

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.