akumulator/o JED

akumulatoro

ELE
Aparato por amasigi provizon da elektro kaj ĝin redoni laŭvole, ordinare konstruita el reŝargeblaj piloj: mia akumulatoro estis plena, sed mi ne kuraĝis malŝpari la elektron [1]; elektra lumo provizata per sunpanelo kaj akumulatoro [2]; litio-jona akumulatoro [3]; dum iom da tempo la lumo ankoraŭ funkciis […] nun ĝi lante febliĝis pli kaj pli, ĉar la akumulatoroj verŝajne komencis elflui [4]. VD:pilo, baterio
1. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro
2. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 12a
3. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 46
angle:
accumulator, rechargeable battery
beloruse:
акумулятар
ĉeĥe:
akumulátor
france:
accumulateur
germane:
Akku, Akkumulator
hebree:
מצבר
hispane:
acumulador acumulador
hungare:
akkumulátor
japane:
蓄電池 [ちくでんち]
katalune:
acumulador (d'energia)
nederlande:
accu, accumulator
perse:
انباره، باتری انبارشی، آکومولاتور
pole:
akumulator elektryczny
portugale:
acumulador
ruse:
аккумулятор
slovake:
akumulátor
ukraine:
акумулятор

administraj notoj