9alergi/o PIV1

9alergio

FIZLMED Malsano, kaŭzita de forta reago de la imunsistemo kontraŭ substancoj, kiuj normale estas sendanĝeraj, ekzemple manĝaĵoj, poleno, polvo ks: oni kalkulas, ke 10% de la monda loĝantaro suferas de iu speco de alergio [1].
1. H. Schicke: Alergio kaj astmo, naturkuracado.info, 2005
angle:
allergy
beloruse:
алергія
bulgare:
алергия
ĉine:
敏感症 [mǐngǎnzhèng], 敏症 [mǐnzhèng]
france:
allergie
germane:
Allergie
hebree:
אַלֶרגִיָה
hispane:
alergia
indonezie:
alergi
itale:
allergia
japane:
アレルギー [あれるぎー]
malaje:
alergi
nederlande:
allergie
ruse:
аллергия
ukraine:
алерґія

alergia

Rilata al alergio: alergia konjunktivito [2].
2. A. García Acosta: Nova terapio..., Radio Sancti Spíritus, 2006-06-05
angle:
allergic
beloruse:
алергічны
bulgare:
алергичен
ĉeĥe:
alergický (na)
france:
allergique
germane:
allergisch
hebree:
אַלֶרגִיָה
hispane:
alérgico
indonezie:
alergis
itale:
allergico
nederlande:
allergisch
ruse:
аллергический
slovake:
alergický (na)
ukraine:
алерґійний

alergiiga

Kaŭzanta alergiajn reagojn: en la ĉiutaga vivo vi devas bone gardi vin mem kaj ne tuŝi la facile alergiigajn objektojn [3].
3. Ĉina Radio Internacia: Fruaj simptomoj de malsanoj, 2005-03-18
angle:
allergenic
beloruse:
алергенны
bulgare:
алергизиращ
france:
allergène (adj.)
germane:
allergen
hispane:
alergénico
itale:
allergenico
nederlande:
allergeen
ruse:
аллергенный, вызывающий аллергию

administraj notoj