1aligator/o

aligatoro

ZOO
Granda reptilio kun larĝa muzelo, osta nazovando kaj ses kegloformaj skvamoj sur la nuko; genro el familio aligatoredoj (Alligator): oni komencis la sekigadon de grandegaj marĉoj, kiuj ĝis nun estis nur la loko de loĝado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj [1]; kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj Metrop .

Amerika aligatoro en defenda pozo
CC BY-SA 3.0  [2]
angle:
alligator
beloruse:
алігатар
bulgare:
алигатор
ĉeĥe:
aligátor
france:
alligator
germane:
Alligator
hebree:
תנין
hispane:
aligátor
hungare:
aligátor
japane:
ワニ
latinece:
Alligator
nederlande:
alligator
perse:
آلیگاتور
pole:
aligator
rumane:
aligatorul
ruse:
аллигатор
slovake:
aligátor
ukraine:
аліґатор

aligatori

ESP Paroli alian lingvon ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de nur parto de la ĉeestantaro: en la plej multaj situacioj, aligatorado estas same malakceptata inter esperantistoj kiel krokodilado [3]; tre amuza estas la Aligatorejo, mojosa speciala okazaĵo dum Esperanto-renkontiĝo, tie ĉiu ricevas ŝildon kiu indikas la gepatran kaj la (almenaŭ iom) komprenatajn lingvojn, estas permesata paroli ĉiun ajn lingvon escepte de Esperanto kaj la gepatra lingvo, do ĉiuj devas aligatori (aŭ alimaniere reptil[i]umi) [4].

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i : Mankas verkindiko en fonto.