aliteraci/o

aliteracio

POE
Efekta ripetado de sama aŭ parenca konsonanto ĉe la komenco de vortoj aŭ de silaboj: ordo bezonas ordonon; lukti firme, forte, fajre; samaj aspiroj kaj esperoj; vibras vok' en vaga vento; ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco [1]; aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „tamen restas taŭga vojo de taktiko: / trudi penson en esprimon / taktofirman kaj en rimon…“ [2]. VD:rimo
angle:
alliteration
beloruse:
алітэрацыя
france:
allitération (de consonnes)
germane:
Alliteration, Stabreim
hispane:
aliteración
hungare:
alliteráció, betűrím
japane:
頭韻 [とういん]
katalune:
al·literació
nederlande:
alliteratie, stafrijm
pole:
aliteracja
portugale:
aliteração
rumane:
aliterație
ruse:
аллитерация
slovake:
aliterácia
svede:
allitteration

administraj notoj