tradukoj: cs de en es fr he hu nl pt ru sk sv

*rim/o PV

*rimo  

1.  
POE Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en aliaj versoj (aŭ vortoj): la rimo devas enhavi la rimbazon; la nombro de [eblaj] rimoj preskaŭ egalas al la nombro de interrimantaj radikoj [1]. VD:ina, vira.
2.  
POE Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj: la rimo ne devas devojigi la sencon. VD:harmonio.

rimi

(tr)
POE Harmoniigi du aŭ plurajn vortojn aŭ versojn per rimo: rimitaj versoj.

rimaĵo

Ĉia vortaĵo enhavanta rimojn: ĉu vere poemoj aŭ nur rimaĵoj?

rimiĝi, interrimi, kunrimi

POE Harmonii pro samsoneco de la finaj partoj: se du hemistikoj de unu sama verso rimiĝas, tion oni nomas rimo leona [2]; en Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj formoj [3]; plej facile promeso rimiĝas kun forgeso PrV.

rimaro, rimvortaro

POE Ordigita listo de rimiĝantaj vortoj: por certigi la kompletecon de tiu rimaro, mi pedante kontrolis ĝin per „Inversa Vortaro“ de D-ro Schlüter [4].

aborta rimo  

POE Nepura rimo, en kiu la postakcentaj vokaloj ne samas: „vundo-profunda“ konsistigas abortan rimon.

infanrimo, infanrimaĵo

POE Rima poeziaĵo aŭ kanteto destinita al infanoj aŭ de ili uzata: Julie nun deklamas la komencon de tre fama infanrimo „trembrilu, trembrilu malgranda astro“ [5].

interna rimo  

POE Rimo 1 inter iuj vortoj ene de verso; la efekto produktita de tiaj rimoj: ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ internajn rimojn [6].

nepura rimo  

POE Rimo 1, kiu ripetiĝas kun kelkaj modifoj en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn [7]. SUB:aborta rimo, agordo, asonanco, rimoido.

pura rimo  

POE Rimo 1, kiu precize ripetiĝas en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: „amo-flamo-ornamo“ konsistigas purajn rimojn; Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn, sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj [8]. SUB:sufiksrimo.

riĉa rimo  

POE Rimo 1, kiu ampleksas pli da sonoj ol la rimbazo: „detenas-katenas“ konsistigas riĉan rimon „tenas“, „de kvar antenoj-la kvarantenoj“ ankoraŭ pli riĉan; estas konsilinde riĉigi la rimon, kiam la rimbazo entenas tre malmultajn sonojn aŭ sufikson.

sufiksrimo  

POE Pura rimo, kiu entenas sufikson: „homaro-ŝiparo“ estas sufiksrimo, sed „homaro-amaro“ ne estas; la sufiksrimon [Grabowski] sprite baptis adasismo [9].

rimaranĝo  

POE Maniero aranĝi la interrimantajn versojn: kontinua (aa bb cc...), alterna (abab cdcd...), kruca (abba), ringa (abba cddc...) rimaranĝo.
Rim.: La terminologio por nomi la diversajn rimaranĝojn fluktuis: en „Stilo, Lingvo, Formo“ oni parolis pri „duona, para, alterna rimo“ singulare, kaj en „Parnasa Gvidlibro“ oni parolas pri „kontinuaj, alternaj, ringaj rimoj“ plurale. Ŝajnas pli klare uzi la specifan vorton rimaranĝo, ol tordi la sencon de „rimo“ aŭ „rimoj“.

rimbazo  

POE (de verso aŭ de vorto) Ĝia fina parto ekde la lasta akcenta vokalo: la rimbazo de la du versoj „ĉu ne / bone efektas ili tiel kune?“ [10] estas „une“.

tradukoj

anglaj

~o: rhyme; ~i: rhyme; ~iĝi, inter~i, kun~i: rhyme; ~aro, ~vortaro: rhyming dictionary; interna ~o: interal rhyme; nepura ~o: assonant rhyme, approximate rhyme, imperfect rhyme, near rhyme, oblique rhyme, off rhyme, slant rhyme; pura ~o: perfect rhyme, full rhyme, true rhyme; riĉa ~o: rich rhyme; sufiks~o: suffix rhyme; ~aranĝo: rhyme arrangement.

ĉeĥaj

~o: rým; ~i: rýmovat, zrýmovat; ~iĝi, inter~i, kun~i: rýmovat, zrýmovat; ~aro, ~vortaro: slovník rýmů.

francaj

~o: rime; ~i: faire rimer; ~aĵo: bout-rimé; ~iĝi, inter~i, kun~i: rimer; ~aro, ~vortaro: dictionnaire de rimes; infan~o, infan~aĵo: poème enfantin.

germanaj

~o 1.: Endreim; ~o 2.: Reim; ~i: reimen; ~iĝi, inter~i, kun~i: sich reimen; ~aro, ~vortaro: Reimwörterbuch; interna ~o: Binnenreim; sufiks~o: Suffixreim; ~aranĝo: Reimschema.

hebreaj

~o: חרוז; ~i: לחרוז; ~iĝi, inter~i, kun~i: להתחרז; ~aro, ~vortaro: מילון חרוזים; interna ~o: חרוז פנימי.

hispanaj

hungaraj

~o: rím; ~i: rímeltet; ~iĝi, inter~i, kun~i: rímel; ~aro, ~vortaro: rímszótár; aborta ~o: elvetélt rím, abortált rím; interna ~o: belső rím; nepura ~o: nem tiszta rím, vegyes rím; pura ~o: tiszta rím; riĉa ~o: túl jó rím, többszótagos rím; sufiks~o: ragrím, toldalékrím; ~aranĝo: rímképlet; ~bazo: sorzárlat.

nederlandaj

~o: rijm; ~i: doen rijmen; ~iĝi, inter~i, kun~i: rijmen; ~aro, ~vortaro: rijmwoordenboek; aborta ~o: kreupelrijm; interna ~o: binnenrijm; riĉa ~o: rijk rijm; sufiks~o: suffixrijm; ~aranĝo: rijmschema.

portugalaj

~o: rima.

rusaj

~o: рифма; ~i: рифмовать; ~iĝi, inter~i, kun~i: рифмоваться; ~aro, ~vortaro: словарь рифм; aborta ~o: приблизительная рифма; interna ~o: внутренняя рифма; nepura ~o: неполная рифма, неточная рифма; pura ~o: полная рифма, точная рифма; riĉa ~o: богатая рифма; sufiks~o: однородная рифма; ~aranĝo: рифмовка; ~bazo: клаузула.

slovakaj

~o: rým; ~i: rýmovať; ~iĝi, inter~i, kun~i: rýmovať; ~aro, ~vortaro: slovník rýmov.

svedaj


fontoj

1. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 33a
3. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108a
4. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 111a
5. christine: Julie Andrews kantas, Mia Loko, 2011-05-02
6. Kalocsay: Tutmonda sonoro, 1981
7. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 93a
8. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
9. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
10. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 92a

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
aborta ~o: Mankas dua fontindiko.
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~bazo:
    Tiu ĉi termino estas propra al mi. Mi ĝis nun trovis
    nenion aŭtoritatan por ĉi tiu nocio. [MB]
  
pri ~bazo:
   Ne nur ĉe ĉi tiu derivaĵo estas supozita, ke rimoj dependas
   nur de vortfinoj. Tio tamen ne estas la okazo. Kp ekz-e la suban 
   esprimon interna rimo. [Ulriko]
  
pri ~bazo:
    Ne klaras la rimarko: rimoj ja rilatas al vortfinoj, plejofte
    ĉe la versofino. Se la rimarko de Ulriko celas, ke la difino
    ne taŭge difinis, kio estas la rimbazo de interna rimo, tiam 
    li pravas kaj tial mi aldonis "aŭ de vorto" en la klarigo.
    [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | rim.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.35 2017/10/04 13:10:13