altan/o PV

altano

ARKI Teraso, elrigardejo, superanta la ĉirkaŭon, plej ofte kun tegmento: ĝardena altano FK ; en la urbo estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj [1]; sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj [2]. VD:belvedero, videjo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
overlook
beloruse:
бэльвэдэр
ĉeĥe:
altán, besídka
france:
terrasse panoramique
germane:
Aussichtsterrasse, Altan, Söller, Austritt
hebree:
מִרפֶּסֶת תצפית
hungare:
földterasz
itale:
altana
japane:
見晴らし台 [みはらしだい], 展望台 [てんぼうだい]
nederlande:
uitkijkpunt
portugale:
palanque
ruse:
бельведер
slovake:
rozhľadňa, vyvýšená terasa
ukraine:
бельведер, тераса, альтанка

administraj notoj