*teras/o UV
*teraso
- 1.
Ebena areo apud domo aŭ
en ĝardeno, laŭbezone subtenita per masonaĵo,
ĉu aranĝita por sidado, ĉu por niveli deklivon:
li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena
de la odoro de oranĝoj
[1];
ni sidis kune sur la teraso de mia vilao
[2].
altano,
belvedero,
balkono.
- 2.
Ebenigita sufaco aranĝita transverse tra montodeklivo, subtenata de muro, destinita al
kultivo:
nun maturiĝis la rizgrajnoj en teraso de pli ol 20 hektaroj
[3].
- 3.
- Tegmentoteraso: la domo […] estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo [4]; sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta […] kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj [5].
- 4.
- Ekstera parto de restoracio aŭ trinkejo kun tabloj sub libera ĉielo: trinkejaj terasoj [6].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. Albisturo Kvinke: La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 33
3. Xie Ruifeng: Pejzaĝo de teraso en Hunan de Ĉinio, esperanto.china.org.cn, 2020-08-20
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 9a
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 6a
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso

- angle:
- terrace
- beloruse:
- тэраса
- ĉeĥe:
- terasa
- ĉine:
- 平台 [píngtái], 平臺 [píngtái], 梯田 [tītián], 台 [tái], 臺 [tái]
- france:
- terrasse
- germane:
- 1. Terrasse 3. Dachterasse
- hungare:
- terasz
- japane:
- テラス, 露台 [ろだい], 屋上露台 [おくじょうろだい], 台地 [だいち], 高台 [たかだい], 築山 [つきやま], 段丘 [だんきゅう]
- katalune:
- terrassa
- nederlande:
- terras
- pole:
- 1. taras 3. taras
- portugale:
- terraço
- ruse:
- терраса
- slovake:
- terasa
- ukraine:
- тераса, вузька база
terasa
- 1.
Rilata al teraso; kun teraso ktp:
oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo
[7];
kelnerino alportis manĝilaron sur la terasan tablon
[8].
- 2.
- Formanta terasojn, terasita: ili ekrigardis la valon: la arbaro, la terasaj kampoj, la paŝtejoj tranĉataj de vojetoj [9]; la poeziaj terasaj rizkampoj de Mekongo [10].
7.
Roberto Pigro: Terasa apartamento, Monato, 2011/01, p. 26
8. Spomenka Štimec: Zagrebaj Solistoj en Bonaero, Monato, 2001/07, p. 22
9. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo

- тэрасны
- france:
- en terrasse
- germane:
- 2. terrassenförmig, terassiert
- hungare:
- teraszos
- katalune:
- formant terrasses, graonat
- nederlande:
- terrasvormig
- pole:
- 1. tarasowy 2. tarasowy
- ruse:
- террасный
terasi
- Aranĝi deklivan ĝardenon aŭ kampon laŭ ebenaj ŝtupegoj: ni vidis virinojn plugi terasitajn kampojn [11].
11.
Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, Monato, 2004/09, p. 16
- beloruse:
- разьмяшчаць тэрасамі
- france:
- terrasser (construction)
- germane:
- terrassieren
- pole:
- tworzyć ciąg tarasów
tegmentoteraso, tegmenta teraso
Ebena tegmento kun balustrado:
preskaŭ ĉiuj ĉambroj estis okupitaj krom ĉambro sur la tegmentoteraso,
kiun mi dividis kun du inĝenieroj de Bombay
[12];
[la] instruistoj […] ĉiutage observis la monton sur
tegmenta teraso de la lernejo
[13].
12.
L. Granat: Mia vojaĝo al Hindio kaj Himalajo 1982,
Ora Ĵurnalo, 2026-06 kaj 07 (30)
13. Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08, p. 17
13. Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08, p. 17
- france:
- toit-terrasse
- germane:
- Dachterasse
- pole:
- taras