altruist/o PIV1

altruisto

Altruisma persono, malegoisto: homo elstare nobla kaj altruista, sed ankaŭ sendepende inteligenta [1]; la longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne pensante pri la ĵaluzo [2]; nur tiuj povas tiel preĝi, kiuj ebriiĝas pro altruistaj celdifinoj de la Amo [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru bonfaranto.
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Prozo nefikcia
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
3. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
angle:
altruist
beloruse:
альтруіст
ĉeĥe:
altruista, nezištný člověk
france:
altruiste
germane:
Altruist, selbstloser Mensch, uneigennützige Person
hebree:
אלטרואיסט
hispane:
altruista
hungare:
önzetlen ember, altruista
japane:
利他主義者 [りたしゅぎしゃ]
pole:
altruista
ruse:
альтруист
slovake:
nezištný človek altruista
ukraine:
альтруїст

administraj notoj