amarant/o Fab1

amaranto

BOT
Genro el familio amarantacoj (Amarantus), kies floroj estas malhele karminruĝaj: venis multaj aliaj floroj […] la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj [1]; li rigardis […] la ruĝajn florojn de l’ amaranto, kies etajn semojn, kiuj estas nek greneroj nek legomoj, ĉiu Hindo povas senpeke manĝi dum la fasto IKr ; amaranto estis unu el la ĉefaj manĝaĵoj de la inkaoj, kaj ĝi ankoraŭ estas uzata en la regiono hodiaŭ [2].

amaranto „Algeria“ en la ĝardeno de Cadolzburg, Germanujo
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
amaranth, love-lies-bleeding, Prince's feather, pigweed
beloruse:
амарант, аксамітнік
bulgare:
щир, амарант
ĉeĥe:
amarant, laskavec
france:
amarante, amaranthe
germane:
Amarant, Fuchsschwanz
hebree:
יַרבּוּז
hispane:
amaranto
hungare:
disznóparéj, amaránt
japane:
アマランサス, ハゲイトウ, ヒユ
latinece:
Amarantus
nederlande:
amarant
ruse:
амарант, аксамитник, щирица, подсвекольник
slovake:
láskavec
ukraine:
щириця, амарант

amaranta

Malhele ruĝa kiel la floroj de amaranto: antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko Marta .
beloruse:
цёмна-малінавы (колер)
germane:
amarant

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.