*amoniak/o

*amoniako

KEM NH3. Gaso konsistanta el azoto kaj hidrogeno, ofte uzata en akva solvaĵo: la industria amoniak-produktado okazas grandparte per la HaberBosch-sintezo el elementoj, krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de la koakso-produktado [1].
angle:
anhydrous ammonia
beloruse:
аміяк
bretone:
amoniak
ĉeĥe:
amoniak, čpavek
france:
ammoniac
germane:
Ammoniak
hebree:
אַמוֹנִיָה
hispane:
amoniaco
japane:
アンモニア [あんもにあ], アンモニア水 [アンモニアすい]
nederlande:
ammoniak
perse:
آمونیاک
pole:
amoniak
portugale:
amoníaco
ruse:
аммиак
slovake:
amoniak, čpavok
svede:
ammoniak
ukraine:
аміак

*salamoniako

KEM NH4Cl aŭ amonia klorido, blanka kristala salo, alte solvebla en akvo.
angle:
ammonium chloride, sal ammoniac
beloruse:
нашатыр, сальмяк
france:
chlorure d'ammonium, sal ammoniac
germane:
Salmiak
ukraine:
нашатир

administraj notoj

sal~o: Mankas dua fontindiko.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.