analfabet/o PV

analfabeto

Homo, kiu scipovas nek legi nek skribi: li lernis skribi sian nomon, sed cetere li estas analfabeto [1]; en la Esperanta lingvokolektivo la gamo etendiĝas de elementlerneja edukiteco ĝis la suproj de akademia klereco […] feliĉe, tamen, forestas analfabetoj [2]; (figure) mi estas analfabeto (laiko) pri medicino [3]; li konkludis, ke la uzvortaro de analfabetoj kaj duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn [4]; televidaj prezentistoj, kiuj estas, aŭ ŝajnas esti, analfabetoj kaj malkleruloj [5].
1. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. William Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, jaro 1996a, numero 2a, p. 21a
angle:
illiterate
beloruse:
непісьменны (наз.)
ĉeĥe:
analfabet, negramotný člověk
france:
analphabète (subst.)
germane:
Analphabet
hebree:
בּוּר
hispane:
analfabeto
hungare:
írástudatlan, analfabéta
itale:
analfabeta
japane:
読み書きのできない人 [よみかきのできないじん], 非識字者 [ひしきじしゃ]
katalune:
analfabet
nederlande:
analfabeet
pole:
analfabeta
portugale:
analfabeto
ruse:
неграмотный
slovake:
negramotný, analfabet
svede:
analfabet
ukraine:
неписьменний (ім.)

analfabeta

Kapabla nek legi nek skribi: li kaj lia edzino estis analfabetaj [6]; mankas ĉinaj lernejoj, kie la lernejanoj lernas ĉiun studobjekton en la ĉina, kaj studas la anglan kaj la malajan lingvojn […], ĉinoj kaj hindoj scipovas paroli sian gepatran lingvon sed estas analfabetaj en tiu lingvo [7]. SIN:nelegopova
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
7. Monato, Malajzio, 94/02
beloruse:
непісьменны
ĉeĥe:
analfabetský, negramotný
france:
analphabète (adj.)
pole:
analfabetyczny
slovake:
negramotný

analfabeteco

1.
Nekapablo legi kaj skribi.
2.
Ĝenerala manko de leg- kaj skribkapablo en socio, analfabetismo: For Analfabetecon Metrop ! malsato kaj analfabeteco bremsas socian progreson [8]; analfabeteco inter virinoj kvaroble pli altas ol ĉe viroj [9]. ANT:legopovo
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Bardhyl Selimi: Kosovo: Novaj direktoj al la estonto, Monato, jaro 2003a, numero 12a, p. 10a
angle:
illiteracy
beloruse:
непісьменнасьць
ĉeĥe:
analfabetství
ĉine:
2. 識字率 [shízìshuài], 识字率 [shízìshuài]
france:
analphabétisme
germane:
Analphabetismus
hungare:
írástudatlanság, analfabetizmus
japane:
読み書きのできないこと [よみかきのできないこと], 非識字 [ひしきじ]
katalune:
analfabetisme
pole:
analfabetyzm
portugale:
analfabetismo
ruse:
неграмотность
slovake:
analfabetizmus
svede:
analfabetism

analfabetismo

Ĝeneralaj sociaj kondiĉoj, kiu malfavoras edukadon al bazaj scioj de legado kaj skribado: lukto kontraŭ analfabetismo [10]; aliaj problemoj, kiel […] analfabetismo, pezegas sur la situacio ekonomia de la malagasa kamparo [11].
angle:
illiteracy
beloruse:
непісьменнасьць
ĉeĥe:
analfabetství
france:
analphabétisme
germane:
Analphabetismus
hungare:
írástudatlanság, analfabetizmus
katalune:
analfabetisme
pole:
analfabetyzm
portugale:
analfabetismo
ruse:
неграмотность
slovake:
analfabetizmus
svede:
analfabetism

administraj notoj