anamnez/o NePiv

anamnezo

1.  
MED Malsanhistorio de paciento, resp. ties eldemandado: „demandoj por kuracistoj pri anamnezo kaj diagnozo en 17 lingvoj“ [1]; andrologoj kaj iliaj pacientoj – kadre de ordinara anamnezo – povos klopodi konsideri tiun aspekton por klarigi la kialojn de ekzistantaj erektiĝaj problemoj [2]; la terapioj estu rezervitaj nur al unuopaj, apartaj situacioj, kaj kompreneble post tre atenta analizo de la anamnezo de la pacientoj [3].
2.  
FIL Metodo por reakiri puran konon pri la puraj ideoj, premisante la antaŭekziston kaj la senmortecon de la animo laŭ doktrino de pitagoranoj kaj de Platono.
1. G. Hoyer, U. Hoyer: Ärztlicher Dolmetscher, Johann Ambrosius Barth, 1980
2. Monato, Roberto Pigro: Armitaj ĝis la dentoj kontraŭ impotenteco
3. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
angle:
anamnesis 1. medical history
bulgare:
анамнеза
ĉeĥe:
anamnéza, anamnéze, předchorobí
france:
anamnèse
germane:
Anamnese
itale:
anamnesi
nederlande:
anamnese
perse:
شرح حال (پزشکی)
pole:
anamneza
rumane:
anamneză
slovake:
anamnéza

administraj notoj