*ananas/o

*ananaso

Manĝebla ŝajnfrukto de ananasujo, unu- ĝis tri-kilograma, konsistanta el la maturiĝinta infloresko, kies tigo kaj beroj ktp kunkreskas en strobiloforman tuton: en la mezo inter la folioj kronis la fruktan piramidon ananaso tute ora IK ; jam Kristoforo Kolumbo kunportis en 1493 la ananason de sia dua vojaĝo al la Nova Mondo al Hispanio [1].
angle:
pineapple
beloruse:
ананас (плод)
bretone:
aval-ananaz
bulgare:
ананас
ĉeĥe:
ananas
france:
ananas
germane:
Ananas
hebree:
אננס
hispane:
piña tropical, ananás
hungare:
ananász
indonezie:
nanas
japane:
パイナップル
katalune:
pinya tropical, ananàs
nederlande:
ananas
perse:
آناناس
pole:
ananas
portugale:
ananás, abacaxi
rumane:
ananas
ruse:
ананас
slovake:
ananás
svede:
ananas
ukraine:
ананас

ananasujo

BOT
Genro el familio bromeliacoj (Ananas), kies unu specio estas kulturata pro la manĝebla ŝajnfrukto.
angle:
pineapple
beloruse:
ананас (расьліна)
bretone:
avalenn-ananaz, plantenn ananaz
ĉeĥe:
ananas
france:
ananas
germane:
Ananasbaum
hebree:
עץ אננס
hispane:
ananás
hungare:
ananász (növény)
japane:
パイナップル, アナナス
katalune:
ananàs
latinece:
Ananas
nederlande:
ananasboom
perse:
درخت آناناس
ruse:
ананас (растение)
slovake:
ananás
ukraine:
ананас (рослина)

administraj notoj

~ujo: Mankas fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.