1anekdot/o

anekdoto

Mallonga, sprita rakonto pri kurioza okazaĵo: mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko [1]. antaŭe tiuj personoj estis mokete akceptataj, ili estis objekto de anekdotoj, ŝercoj kaj ridindigoj [2].
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
2. Anatolo Gonĉarov: Via sano en viaj manoj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 17-19a
angle:
anecdote
beloruse:
анэкдот
ĉeĥe:
anekdota
ĉine:
奇聞 [qíwén], 奇闻 [qíwén]
france:
anecdote, histoire drôle
germane:
Schwank, Anekdote, Histörchen drôle
hebree:
אֲנֶקדוֹטָה, סיפור משעשע, בדיחה
hispane:
anécdota
hungare:
anekdota
indonezie:
anekdot
itale:
aneddoto
japane:
逸話 [いつわ], ゴシップ, 奇聞 [きぶん], 小話 [こばなし]
nederlande:
anekdote
pole:
anegdota
ruse:
анекдот
slovake:
anekdota
svede:
anekdot
ukraine:
анекдот

anekdota

(pri rakonto, okazaĵo, aserto...) Kurioza, amuza, sed pro sia malgrando eventuale ne signifa: tia rapidpaŝeco ankaŭ faras la intrigon iom anekdota [3].
3. A. Giridhar Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 26a
beloruse:
анэкдатычны
ĉine:
多軼事趣聞 [duōyìshìqùwén], 多轶事趣闻 [duōyìshìqùwén]
france:
anecdotique
pole:
anegdotyczny
ruse:
анекдотический
ukraine:
анекдотичний

anekdotaro

Kolekto de anekdotoj: folklora anekdotaro pri du samvilaĝanoj, kiuj samtempe amikas kaj malamikas [4].
4. M. Evlogieva: Re: Bulgara proverbo, soc.culture.esperanto, 1998-02-19
beloruse:
зборнік анэкдотаў
ĉeĥe:
anekdotář
france:
recueil d'anecdotes
ruse:
сборник анекдотов, серия анекдотов
slovake:
anekdotár

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas dua fontindiko.