antecedent/o PIV1

antecedento   Vikipedio

(malofte)
Pli frua simila aŭ samtema afero; precedenco; antaŭaĵo2: la moderna matematika senco de „funkcio“ havas siajn antecedentojn en la analiza geometrio de Kartezio [1].
a)
JUR Jurafero, kiun spertis iam homo: unu homo, kondamnita al punlaboroj, ekprenas la firman decidon fariĝi honesta: kio okazos ĉe lia liberiĝo? La socio lin repuŝos, kaj tia repuŝo preskaŭ ĉiam redronigas lin en la malvirton. Ni supozu, kontraŭe, ke neniu scias liajn antecedentojn: li do estos plaĉe akceptata [2].
b)
MED Antaŭa sankoncerna okazaĵo en la vivo de paciento: la aŭtoroj provis ekzameni 1 598 pluŝursojn kaj akiri detalajn klinikajn antecedentojn [3].
c)
FIL Aserto, el kiu oni povas logike konkludi alian aserton: oni povus nomi la du operandojn de implikacio antecedento ... kaj konsekvenco KompLeks, artikolo „impliklacio“, 1996-02-29 .
1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „funkcio“, 1996-05-12
2. M. Vinicius: Projekto Vek, leciono 4a [vidita en 2006-10]
3. trad. Steĉjo: Malsanoj de pluŝursoj, Esperantisto slovaka, 2004, numero 3a
angle:
antecedent
ĉeĥe:
antecedent, předchůdce, předek
france:
antécédent
itale:
antecedente
nederlande:
antecedent
perse:
پیشینه، سابفه 1.c مقدم (منطق)
slovake:
predchodca, predok (osoba)

administraj notoj