1antipod/o

antipodo

FILHIS
1.
(laŭ la antikvaj filozofoj postulantaj terglobon, t.e. Pitagoro, Platono, Cicerono kc), la homoj loĝantaj en la kontraŭa flanko de la terglobo, do kun la piedoj kontraŭe (greke: ἀντί = kontraŭ, πούς = piedo, latinigite antipodes, do kontraŭpieduloj): poste venas cito el Aŭgustinus: „instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo…“ FK ; li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo Lanti ; tri grupetoj de Esperantotur vizitis samtempe la „antipodojn“ [1].
2.
Loĝregiono de tiuj „kontraŭpieduloj“; figurasence la kompleta kontraŭo de io: la francaj doktrinoj, ĉefe ĝis 1908, estis la antipodoj de tiuj de la novaperinta Budapeŝta Skolo EeP ; antipode, en vintra Aŭstralio, ankaŭ okazis luktoj, la plej belaj kaj grandaj someraj Olimpikaj Ludoj de amatoroj [2].
angle:
antipode
beloruse:
антыпод, дыямэтральна процілеглы пункт
bulgare:
антипод
ĉeĥe:
antipod, protinožec, přen. odpůrce
france:
antipode
germane:
1. Antipode 2. Gegenort
hebree:
אנטיפוד, הצד השני של כדור הארץ
hispane:
antípoda
japane:
対蹠地 [たいせきち]
latinece:
1. antipodes
nederlande:
antipode
perse:
پادپا
ruse:
антипод
slovake:
antipód, protichodec, protinožec, protivník
ukraine:
антипод

antipoda

Kontraŭflanka de la terglobo; figurasence tute kontraŭa: se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj […] edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio EE ; dektrian fojon en iu antipoda Universala Kongreso [3].
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, István Ertl: Tiel la mondo ...
angle:
antipodal
beloruse:
антыподны, процілеглы, супрацьлеглы
ĉeĥe:
antipodický, antipodní, opačný, protichůdný
germane:
antipodisch, gegenüberstehend, gegensätzlich, konträr
japane:
対蹠的な [たい蹠てきな], 正反対の [せいはんたいの]
perse:
متضاد
ruse:
антиподный, противоположный
slovake:
antipodický, antipodiálny

administraj notoj