tradukoj: be bg cs de en es fa fr hu it lat ms pl ro ru sk zh

1apetit/o PV

apetito

Deziro manĝi: bona apetito estas signo de sano; dum la manĝado venas apetito PrV; li manĝis kun plej granda apetito [1]; kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton [2]; bonan apetiton! (bondeziro dirita antaŭ manĝo)

apetita  

PV(malofte)
Apetitveka: la batato pezis almenaŭ duonkilogramon, apetita kaj dolĉa kiel mielo [3]; (figure) ŝi ankaŭ estas tre apetita, tute ne malbela (aminda, dezirveka) [4].

apetitiga  

PV(malofte)
Apetitveka: en la tradicia popolmedicino eruko estas konsiderata kiel apetitiga kaj uriniga [5]

apetitveka  

1.
Ekscitanta la apetiton: frititaj pecoj el kalmaro estas la plej populara apetitveka manĝaĵo de kantabroj [6].
2.
(figure) Alloga, dezirinda: apetitveka virino; mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton [7].

apetitvekilo

Ĉio ekscitanta la apetiton: [aperitivo estas] trinkaĵo, ordinare alkohola, trinkata kiel apetitvekilo antaŭ manĝo 9OA; ili ludis kiel apetitvekilo en la koncertoj [8].

tradukoj

anglaj

~o: appetite; ~veka: appetizing.

belorusaj

~o: апэтыт; ~veka: апэтытны.

bulgaraj

~o: апетит.

ĉeĥaj

~o: apetyt, apetýt, chuť; ~iga: vzbuzující chuť k jídlu.

ĉinaj

~o: 胃口.

francaj

~o: appétit; ~veka: appétissant; ~vekilo: apéritif. dum la manĝado venas ~o: l'appétit vient en mangeant; bonan ~on!: bon appétit.

germanaj

~o: Appetit; ~veka: appetitanregend, appetitlich; ~vekilo: Appetitanreger. bonan ~on!: guten Appetit!, gesegnete Mahlzeit!, Mahlzeit!.

hispanaj

~o: apetito; ~veka: apetitoso. bonan ~on!: buen apetito.

hungaraj

~o: étvágy; ~veka: étvágygerjesztő. bonan ~on!: jó étvágyat.

italaj

~o: appetito; ~veka: appetitoso,, appetibile.

malajaj

~o: selara makan. bonan ~on!: selamat menjamu selara.

malnovlatinaj

bonan ~on!: bene sapiat, bonam orexin.

persaj

~o: اشتها; ~veka: اشتهاآور. bonan ~on!: نوش جان!.

polaj

~o: apetyt; ~veka: apetyczny. dum la manĝado venas ~o: apetyt rośnie w miarę jedzenia; bonan ~on!: smacznego!.

rumanaj

~o: apetit; ~veka: apetisant. bonan ~on!: poftă bună!.

rusaj

~o: аппетит; ~veka: аппетитный.

slovakaj

~o: apetít, chuť; ~iga: vzbudzujúci chuť k jedlu.

fontoj

1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
3. LIU Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4:13
5. Vikipedio, Kultiva eruko
6. Vikipedio, Kantabra kuirarto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
8. Vikipedio, Polarkreis 18


ℛevo | datumprotekto | apetit.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2017/03/07 19:10:23