Argonaŭt/oj

Argonaŭtoj

MIT Grupo de kvindek kvin helenaj herooj, sub la gvidado de Jazono ekspediciantaj al Kolĥido por serĉi kaj rabi la Oran Ŝaffelon: Apolono de Rodo […] verŝajne naskiĝis en Aleksandrio kaj estis tie lernanto de Kalimako de Cireno, lia ĉefverko estas la skribado de la mito pri Argonaŭtoj, pri kiu jam Homero skribis kaj kiu originis eble dum la 14-a jarcento a.K. [1]
Rim.: Argonaŭtoj signifas „navigantoj per Argo“, la nomo de ilia ŝipo. La grupo entenas la plej famajn mitologiajn figurojn antaŭ la homera Troja milito, inter ili: Jazono, Heraklo, Orfeo, la ĝemeloj Kastoro kaj Polukso, Laerto, Ojleo, Telamono, Nestoro, Meleagro, kaj Atalanto (la nura virino en la grupo).
angle:
 Argonauts
beloruse:
 арганаўты
france:
 Argonautes
germane:
 Argonauten
greke:
  Ἀργοναῦται
itale:
 Argonauti
katalune:
 argonautes
nederlande:
 Argonauten
pole:
 Argonauci
ukraine:
 арґонавти

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.