arhat/o

arhato

HINBUD Sanktulo seniĝinta je pasioj kaj iluzioj, ne plu submetita al karmo: pli bone estas servi momente al arhato, ol riverenci antaŭ dioj mil fojojn ĉiumomente dum cent jaroj [1]; en 1748, la imperiestro Qianlong ordonis pligrandigi la templon, tiel ke oni konstruis la sudan korton kun halo de 508 skulptitaj arhatoj [2].
Rim.: Aliaj uzataj esperantigoj: arahato NePiv, arahanto PIV2.
1. trad. Seiho Nishi: Darmapado, Japana Budhano, 1974-75, numeroj 162-169
2. Ĉina Radio Internacia: La templo Biyunsi, 2004-07-28
beloruse:
аргат
ĉeĥe:
zasloužilý (člověk)
ĉine:
罗汉 [luóhàn], 羅漢 [luóhàn]
france:
arhat, arhant
germane:
Arhat
hungare:
arhat
katalune:
arhat
nederlande:
arhat
slovake:
zaslúžilý (človek)

administraj notoj