tradukoj: bg cs de en fr hu it nl pl ru tr

Respekteginda pro speciala religia karaktero:
la Sankta Skribo;
faru sanktajn vestojn por AaronZ;
observu la sabaton ĉar ĝi estas sankta por
viZ;
prenu la sanktan oleon kaj sanktoleu la altaron
Z;
sanktolei reĝonZ;
la sankta seĝo, trono, katedro
(papa registaro).
Epiteto de sanktulo aŭ sanktulino:
sankta Petro.

La epiteto de la tagoj de la
Sankta Semajno:
Sankta Ĵaŭdo;
Sankta Vendredo;
kaj ili venas ĉiujn fastajn tagojn ĝis la
Sankta Sabato, kiu estas
la tago antaŭ Pasko
[2].

konsekri,
malprofanigi

Loko aŭ domo de kulto:
sur ilia standardo estas pentrita la kruco, kiu estas same
la insigno de dio Kecalkoatl kaj staras skulptite el
ŝtono en la sanktejo en Ĉolula
[6];
kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata
[7].
templo
plejsanktejo
La plej sankta parto de la jerusalema
templo:
la plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio,
ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo
[8].

En diversaj religioj (kristanismo, islamo), mita aŭ
historia persono al kiu la kredantoj atribuas piecon, favoron
de dio(j) kaj rolon de peranto inter dio(j) kaj la homoj:
se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
[9];
loke honorata sanktulo
(en la antikva eklezio kaj en ortodoksismo:
persono kies publikan honoradon en sia episkopujo
sankciis episkopo);
li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis
ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia
hejmo kaj
de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte
eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn
lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj
refreŝigon
[10];
festo de ĉiuj sanktuloj.

Agnoski iun sanktulo (ago de eklezio).
enkanonigi
Asketo
kiu konstante vivas sur la supro de kolona konstruaĵo:
Ramajun estas nia plej fama kolonosanktulo
[11].

La semajno kiu komenciĝas de la
Palma Dimanĉo kaj
antaŭas
la kristanan Paskon.