*altar/o

*altaro

REL
1.
Rita tablo, sur kiu estas farataj religiaj oferoj: kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo [1]; la pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj komencis preĝi [2].
2.
KRI Rita tablo, sur kiu okazas eŭĥaristio.
Rim.: En la ortodoksaj altarejoj estas du tabloj, sur unu el kiuj estas preparata „la ofero“ (oni povus nomi ĝin prepartablo), kaj la dua, sur kiu okazas la eŭĥaristio. Ĝuste tiu dua respondas al la okcidenta interpreto de altaro. [Sergio Pokrovskij]
3.
(figure) Kirkoeklezio: alianco de la Trono kun la Altaro; li ŝtelas de najbaro por doni al altaro PrV ; bela paro por altaro (geedziĝo) PrV ; ricevi grizan haron ne vidinte altaron (maljuniĝi fraŭle) PrV .
angle:
altar
beloruse:
1. алтар, ахвярнік 2. алтар, прастол 3. алтар
bretone:
aoter
ĉeĥe:
oltář
ĉine:
3. 圣坛 [shèngtán], 聖壇 [shèngtán], 祭坛 [jìtán], 祭壇 [jìtán], 神坛 [shéntán], 神壇 [shéntán]
france:
autel
germane:
Altar
hispane:
altar
hungare:
oltár bela paro por ~o: az Isten is egymásnak teremtette őket. ricevi grizan haron ne vidinte ~on: pártában marad.
itale:
altare
nederlande:
1. offeraltaar 2. altaar 3. altaar
pole:
ołtarz
portugale:
altar
rumane:
altar
ruse:
1. жертвенник 2. престол (в алтаре) 3. алтарь
slovake:
oltár

Altaro [3] (Ara)

Stelfiguro de la suda duonsfero (Ara).
3. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Ara
beloruse:
Ахвярнік (сузор’е)
ĉeĥe:
oltář
france:
Autel (constellation)
germane:
Altar
hebree:
מִזבֵּחַ
hispane:
Altar
hungare:
Oltár
japane:
祭壇 [さいだん]
latinece:
Ara
nederlande:
Altaar (sterrenbeeld)
pole:
Ołtarz (gwiazdozbiór)
rumane:
Altar (constelație)
ruse:
Жертвенник
slovake:
oltár
tibete:
མཆོད་ཤོམས་
ukraine:
вівтар, жертовник

altarejo

KRI Tiu parto de kirko kie situas altaro2: antaŭ sia plilarĝigo dum la 18-a jarcento ... ĝi estis ununava baziliko kun altarejo en gotika stilo [4]; en ortodoksa kirko la ĉefa altarejo okupas ties orientan parton kaj estas apartigita disde la ĥorejo per ikonostazo.
Rim.: La PIV-oj malhavas trafan nomon por tiu nocio; en la artikolo pri „ikonostazo“ PIV2 provas nomi ĝin „sanktejo“, tamen en Esperanto estas forta tradicio uzi tiun vorton por tutaj temploj (kaj tion prave prezentas PIV2 difinante „sanktejo“n mem). [Sergio Pokrovskij]
angle:
chancel, presbyterium, sanctuary
beloruse:
алтар
ĉeĥe:
presbyterium, presbytář
germane:
Chor (Altarraum), Presbyterium, Altarraum
hungare:
szentély
nederlande:
presbyterium, koor
pole:
ołtarz
rumane:
altar
ruse:
алтарь
slovake:
presbytérium

kromaltarejo

KRI Parto de kirkego entenanta kroman altaron kaj ceterajn partojn necesajn por servi liturgion: la kromaltarejoj ebligas samtage okazigi plurajn eŭĥaristiojn en unu sama kirkego, evitante la tradician malpermeson servi liturgion pli ol solfoje dum la tago sur unu sama altaro.
angle:
side-chapel, sacrarium, aisle
beloruse:
прыдзел
hungare:
oldalkápolna
nederlande:
zijaltaar
pole:
boczny ołtarz
rumane:
altar lateral
ruse:
придел, параекклесия

administraj notoj

A~o : Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
krom~ejo: Mankas fontindiko.
krom~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.